Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venĝi min kontraŭ la reĝo, mi cetere antaŭsciigis lin..."

Botreleo haltis, mirfrapita.

- Kio ? Kion okazas ? Masibano reagis.

- La senco ne plu estas.

- Fakte, rekomencis Masibano. "La unua estas tiel konceptita venĝi min kontraŭ la reĝo..." Kion tio signifas ?

- Fulmotondro ! kriegis Botreleo.

- Nu ?

- Elŝiritaj ! Du paĝoj ! La sekvantaj paĝoj !... Rigardu la stumpetojn !...

Li tremis, tute skuita pro furiozo kaj elreviĝo. Masibano kliniĝis :

- Estas vere... Restas pecetoj de du paĝoj, kiel ongletoj. La spuroj ŝajnas sufiĉe freŝaj. Tio ne estis tranĉita, sed eltirita…, sovaĝe elŝirita... Jen ĉiuj paĝoj de la fino portas signojn de ĉifado.

- Sed kiu ? Kiu ? Izidoro ĝemis tordante al si la pugnojn... Iu servisto ? Iu komplico ?

- Tio tamen povas datumi de kelkaj monatoj, rimarkigis Masibano.

- Tamen... necesas ke iu elserĉis, prenis ĉi tiun libron…