Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iu malgranda noto antaŭis : "Ĉiuj necesaj informoj estis kolektitaj de la reĝo Ludoviko la XIIIa, ŝajnas, en malgranda tabelo kiun mi transskribas ĉi suben".

Sekvis la tabelo. Poste venis la klarigo mem de la dokumento.

Botreleo legis per hakata voĉo :

"Kiel ni vidas, tiu tabelo, eĉ kiam ni anstataŭigis la ciferojn per vokaloj, okazigas neniun lumon. Ni povas diri ke por deĉifri tiun ĉi enigmon, necesas unue koni ĝin. Maksimume estas fadeno kiu estas donita al tiuj kiuj scias la padojn de la labirinto. Ni prenu la fadenon kaj ni paŝu, mi gvidos vin".

"La kvara linio unue. La kvara linio enhavas la mezurojn kaj indikojn. Sekvante la indikaĵojn kaj notante la enskribitajn mezurojn, oni neeviteble alvenas al la celo, kondiĉe scii, nature, kie ni estas kaj kien ni iras, unuvorte kondiĉe esti informita pri la vera signifo de la Kava Nadlo. Estas tio kion oni povas ekscii per la tri unuaj linioj. La unua estas tiel konceptita