Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gesta kaj akĉenta bubaĵo kiun Lupeno afektis, Botreleo ne sukcesis sin deteni de ridi.

- Li ridis ! Li ridis ! ekkriis Lupeno saltadante pro ĝojo. Vi komprenas, tio kio mankas al vi, bebo, estas la rideto... Vi estas iom serioza je via aĝo... Vi estas tre simpatia, vi havas grandan ĉarmon de naiveco kaj de simpleco... sed vere, vi ne havas rideton.

Li stariĝis antaŭ li.

- Hej, mi vetas ke mi baldaŭ plorigos vin. Ĉu vi scias kiel mi sekvis vian enketon ? Kiel mi konis la leteron kiun Masibano skribis al vi kaj la rendevuo kiun li ĉimatene aranĝis ĉe la kastelo de Velino ? Per la babiladoj de via amiko, tiu ĉe kiu vi loĝas... Vi vin konfidas al tiu stultulo, kaj li havas nenion pli urĝan ol konfidi ĉion al sia koramikino... kaj lia koramikino ne havas sekreton kun Lupeno. Kion mi diris al vi ? Jen vi estas ĝenata ... Viaj okuloj malsekiĝas... la amikeco perfidita, ĉu ne ? Tio ĉagrenas vin... Ha, vi estas ĝuplena, infanĉjo mia... Pro neniaĵo, mi kisus vin ... vi ĉiam havas la mirajn rigardojn kiuj iras rekte en mian koron... Mi ĉiam memoros, la alian vesperon, en Gajlono, kiam vi konsultis min... Jes ja, estis mi, la maljuna notario... Sed ridu do, knabo... Vere, mi ripetas al vi, vi ne havas rideton. Ej, vi