Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mankas... kiel mi diros ? Vi mankas "spontaneecon". Mi havas "spontaneecon".

Oni aŭdis la anhelon de iu tutproksima motoro. Lupeno bruske ekkaptis la brakon de Botreleo kaj, per malvarma tono, okul-en-okule :

- Nun tenu vin trankvile, ĉu ne ? Vi bone komprenas ke estas nenio por fari. Do por kio uzi viajn fortojn kaj perdi vian tempon ? Ekzistas sufiĉe da banditoj en la mondo... Persekutu ilin kaj forlasu min... Alie... Estas interkonsentita, ĉu ne ?

Li skuis lin por altrudi al li sian volon. Poste li rikanis :

- Idioto kiun mi estas ! Vi, lasi min trankvile ? Vi ne estas el tiuj kiuj cedas... Ha mi ne scias tion kio detenas min... Rapidege, vi estus ŝnurligita, buŝoŝtopita... kaj post du horoj, en la ombron dum kelkaj monatoj... Kaj mi povus kalkuli muŝojn tutsekure, fortiriĝi ĉe la kvieta retiriĝo kiun preparis al mi miaj prapatroj, la reĝoj de Francio, kaj ĝui trezorojn kiujn ili estis sufiĉe ĝentilaj kolekti por mi... Sed ne, estas dirita ke mi devos atenti ĝis la fino... Kion vi volas ? Oni havas siajn malfirmecojn... kaj mi havas unu por vi... Kaj