Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kio fine, ĝi ne ankoraŭ okazis. De nun ĝis kiam vi ĝuste trafos la kavan nadlon, akvo fluos sub la ponto... Kion diable ! Necesis dek tagoj al mi, Lupeno. Certe necesos al vi dek jaroj. Ekzistas spaco, tamen, inter ni ambaŭ.

La aŭto alvenis, iu grandega veturilo kun fermita karoserio. Li malfermis la pordon, Botreleo eligis krion. En la limuzino, estis viro kaj tiu viro estis Lupeno aŭ pli ĝuste Masibano.

Li ekridegis, ekkomprenante.

Lupeno diris al li :

- Ne detenu vin, li bone dormas. Mi promesis al vi ke vi vidos lin. Vi nun klarigas al vi la aferojn ? Ĉirkaŭ noktomezo, mi sciis vian rendevuon ĉe la kastelo. Je la sepa matene, mi ĉeestis tien. Kiam Masibano pasis, mi devis nur kapti lin... Kaj poste, injekteton... Tio estis ! Dormu, bonulo mia... Ni tuj forlasos vin sur la taluson... en plensuno, por ne suferi malvarmon... Ni ekagu ... bone... perfekte... admirinde... Kaj nia ĉapelo en mano !.. kelkajn cendojn, bonvolu... Ha ! mia maljuna Masibano, vi zorgas pri Lupeno !

Estis vere grandega bufonaĵo