vidi la du Masibano-jn unu antaŭ la alia, unu dormanta kaj la kapo svinganta, la alia serioza, plena de atento kaj respekto.
- Kompatu al malriĉa blindulo... Prenu, Masibano, jen du cendoj kaj mia vizitkarto...
- Kaj nun, infanoj, ni fulme forkuru... Vi aŭdas la mekanikon, po 120 kilometroj hore. Enaŭtiĝu, Izidoro... Estas plena kunsido de la Instituto hodiaŭ, kaj Masibano devas legi, je la tria kaj duono, malgrandan memuaron pri mi ne scias kion. Nu, li legos al ili, sian memuareton. Mi servos al ili iun ĝisfundan Masibanon, pli vera ol la vera, kun miaj ideoj al mi pri lagaj surskriboj. Escepte ĉifoje kiam mi estas de la Instituto. Pli rapide, ŝoforo, ni iras nur po 115... Vi timas, vi do forgesas ke vi estas kun Lupeno ?... Ha ! Izidoro, kaj oni aŭdacas diri ke la vivo estas monotona, sed la vivo estas adorinda afero, etulo mia, nur necesas scii, kaj mi scias... Se vi kredas ke ne estis por krevi pro ĝojo, antaŭ momento en la kastelo, kiam vi babilis kun la maljuna Velino kaj ke mi, gluita kontraŭ la fenestro, mi elŝiris la paĝojn el la historia libro ! Kaj poste, kiam vi pridemandis la sinjorinon de Vilemon pri la Kava Nadlo ! Ĉu ŝi parolus ? Jes, ŝi parolus...