Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Tio estas kion ni tuj scios.

Tiutempe, la grafo Jevro eniris, sekvate de la kuracisto. La grafo, kiu ne ŝajnis postsenti la agreson kies li viktimiĝis, bonvenigis al ambaŭ juĝoficiroj. Poste li malfermis la pordon de la buduaro.

La ĉambro, kien neniu eniris ekde la krimo krom la kuracisto, prezentis, kontraŭe al salono, la plej grandan pelmelon. Du seĝoj estis renversitaj, unu el tabloj frakasita, kaj pluraj aliaj objektoj, vojaĝhorloĝo, dosierujo, skatolo da leterpapero, kuŝis sur la planko. Kaj estis sango sur kelkaj disĵetitaj blankaj folioj.

La kuracisto fortiris la tukon kiu vualis la kadavron. Johano Daval, vestata de siaj ordinaraj vestoj el veluro kaj piedvestata de feritaj botoj, kuŝis sur sia dorso, unu el siaj brakoj fleksata sub li. Oni malfermis lian ĉemizon, kaj oni rimarkis larĝan vundon kiu truis lian bruston.

- La morto devis tuj okazi, sciigis la kuracisto... unu tranĉilpiko sufiĉis.

- Estas sendube, la juĝisto diris, la tranĉilo kiun mi vidis sur la salona kamenbreto, apud iu kaskedo el ledo ?

- Jes, jesigis la grafo de Jevro, la