Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tranĉilo estis trovita ĉi tie mem. Ĝi devenas de la panoplio de la salono, el kie mia nevino, F-ino de Sankta-Verano, ekprenis la fusilon. Koncerne la kaskedo de ŝoforo, ĝi evidente estas tiu de la murdinto.

S-ro Baptofilo ankoraŭ esploris kelkajn detalojn de la ĉambro, metis kelkajn demandojn al la kuracisto, poste petis S-ron de Jevro raporti al li tion kion li vidis kaj tion kion li sciis. Jen per kiuj terminoj la grafo esprimis sin :

- Estas Johano Daval kiu vekis min. Mi cetere malbone dormis, kun ekfulmoj de spiritvigleco kie mi havis la impreson aŭdi paŝadojn, kiam subite, malfermante la okulojn, mi ekvidis lin piede de mia lito, lia kandelo en la mano kaj tute vestata kiel li estas nun, ĉar li ofte laboris tre malfrue dum la nokto. Li ŝajnis tre nervoza, kaj li diris al mi per mallaŭta voĉo : "Troviĝias homoj en la salono". Fakte, mi distingis bruon. Mi ellitiĝis kaj malrapide malfermetis la pordon de la buduaro. En la sama momento, tiu alia pordo kiu kondukas al la granda salono estis pelita, kaj iu viro aperis kaj eksaltis sur min kaj svenigis min per pugnobato al tempio. Mi rakontas tion al vi sen ajnaj detaloj, Sinjoro enketjuĝisto, pro tio ke mi memoras nur la ĉefajn faktojn kaj ke tiuj eventoj