Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/264

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 8
De Cezaro al Lupeno.

Kion diable ! Necesis dek tagoj al mi, Lupeno. Certe necesos al vi dek jaroj.

Tiu frazo, elbuŝigita de Lupeno ĉe la eliro de la kastelo de Velino, ĝuis konsiderindan influon sur la konduto de Botreleo. Tre trankvila finfine kaj ĉiam mastro de si mem, Lupeno tamen havis tiujn momentojn de ekzaltiĝo, tiujn korelverŝojn iom romantikajn, teatrajn samtempe kaj bonkarakterajn, dum kiam al li eskapis kelkaj konfesoj, kelkaj paroloj kies iu knabo kiel Botreleo povis tiri profiton.

Prave malprave, Botreleo kredis vidi en tiu ĉi frazo unu el tiuj senintencaj konfesoj. Li rajtis konkludi ke, se Lupeno paraleligis liajn penadojn kaj siajn en la serĉado de la vero pri la