Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/265

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kava Nadlo, estas ke ambaŭ posedis la identajn rimedojn por atingi la celon, estas ke, li, Lupeno ne havis sukcesajn elementojn malsamajn ol tiuj kiujn sia kontraŭulo posedis. La ŝancoj estas la samaj. Tamen, kun tiuj samaj ŝancoj, kun tiuj samaj elementoj de sukceso, sufiĉis al Lupeno nur dek tagoj. Kiuj estis tiuj elementoj, tiuj rimedoj kaj tiuj ŝancoj ? Tio fine limiĝis je la kono de la broŝuro eldonita en 1815, broŝuro kiun Lupeno sendube havis, kiel Masibano, trovita hazarde, kaj dank'al kiu li sukcesis malkovri en la misalo de Maria-Antoneta, la necesegan dokumenton. Do broŝuro kaj dokumento, jen la du solaj bazojn sur kiuj Lupeno apogiĝis. Kun tio, li rearanĝis la tutan konstruaĵon. Neniu ekstera helpo. La esploro de la broŝuro kaj la esploro de la dokumento, punkto, jen ĉio.

Nu ! Ĉu Botreleo ne kapablis sin deteni en la sama kampo ? Por kio utilas nevenkebla lukto ? Por kio utilas tiuj vanaj enketoj kie estis certa, akceptante ke li evitus la stumbligaĵojn multigitajn sub siaj paŝoj, finfine atingi