Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la plej kompatinda el rezultojn ?

Lia decido estis klara kaj tuja, kaj samtempe, konformigante sin al ĝi, li feliĉe intuiciis ke li estis sur la ĝusta vojo. Unue li forlasis sen neutilaj riproĉoj sian kamaradon de Janseno de Saillio, kaj prenante sian valizon, li iris lokiĝi post multe da iro-reiroj en malgranda hotelo situanta en la centro mem de Parizo. El tiu hotelo, li ne eliris dum plenaj tagoj. Maksimume li manĝis ĉe la komuna tablo. La temporesto, enŝlosita, la kurtenoj de la dormoĉambro hermetike fermitaj, li pensis.

"Dek tagoj" diris Arseno Lupeno. Botreleo klopodante forgesi ĉion kion li faris, kaj rememori nur la elementojn de la broŝuro kaj de la dokumento, arde aspiris resti en la limoj de tiu ĉi dek tagoj. Tamen la deka preterpasis, kaj la dekunua kaj la dekdua, sed la dektria tago, iu brileto naskiĝis en lia cerbo, kaj rapidege, kun la neatendita rapideco de tiuj ideoj kiuj kreskas en ni kiel miraklaj plantoj, la vero ekaperas, disfloras, fortikiĝas. La vespero de tiu dektria tago, li certe ne scias la ŝlosilon de la problemo, sed li tutcerte konis unu el la metodoj kiuj