Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/267

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povus kaŭzi malkovron, fekundan metodon kiun Lupeno sen neniu dubo estis uzinta.

Tre simpla metodo kaj kiu rezultis de ĉi tiu sola demando : ĉu ekzistas rilato inter ĉiuj historiaj eventoj, pli malpli gravaj, al kiuj la broŝuro rilatigas la misteron de la Kava Nadlo ?

La diverseco de la okazaĵoj malfaciligis la respondon. Tamen, sekve de la detalega esploro al kiu Botreleo fordonis sin, fine distingiĝis esenca karaktero el ĉiuj ĉi eventoj. Ĉiuj senescepte okazis en la limoj de la antikva Neŭstrio, kiuj prekaŭ konformiĝas al la nuna Normandio. Ĉiuj herooj de la eksterordinara aventuro estas Normandoj, aŭ fariĝas ilin, aŭ agas en normanda lando.

Kia pasiiga rajdado tra la aĝoj. Kia emociplena spektaklo tiu kiun tiuj ĉiuj baronoj, dukoj kaj reĝoj, forirante el punktoj tiom kontraŭaj kaj rendevuante sin en tiu angulo de la mondo !

Hazarde, Botreleo foliumis la historion. Estas Roll, aŭ Rollo, la unua normanda duko, kiu estas mastro de la sekreto de la Nadlo post la traktato de Sankta-Klara-sur-Epto !

Estis Vilhelmo la Konkeranto, duko de