Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Normandio, reĝo de Anglio, kies la standardo estas plurpinta kiel nadlo !

Estas en Rueno ke la angloj forbruligis Johana de Arko, mastrino de la sekreto !

Kaj ĉe la ekkomenco de la aventuro, kiu estas tiu ĉefo de Kaletoj kiu pagas sian elaĉetmonon al Cezaro per la sekreto de la Nadlo, ĉu ne la ĉefo de la homoj de la lando de Koŭ, de la lando de Koŭ situata ĉe la koro de Normandio ?

La hipotezo preciziĝas. La kampo malampleksiĝas. Rueno, la bordoj de la Sejno, la lando de Koŭ... vere ŝajnas ke ĉiuj vojoj konverĝas al tiu flanko. Se ni pli specife citas du Franciajn reĝojn, nun kiam la sekreto (perdita por la Normandiaj dukoj kaj por iliaj heredantoj la Angliaj reĝoj) fariĝis la reĝa sekreto de Francio, estas Henriko la IVa, Henriko la IVa kiu sieĝis Ruenon kaj gajnis la batalon de Arkes, ĉe la pordoj de Diepo. Kaj estas Francisko la Ia kiu fondis Havron kaj eldiris tiun ĉi rivelan frazon : "La Franciaj reĝoj posedas sekretojn kiuj ofte fiksas la sorton de la urboj !" Rueno, Diepo, Havro... la tri verticoj de la triangulo, la tri urbegoj kiuj okupas la tri pintoj. En la centro, la lando de Koŭ.

La XVIIa jarcento alvenas. Ludoviko la XIVa bruligas la