Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

libron kie la nekonato malkaŝas la veron. La kapitano de Larbejrio ekkaptas iun ekzempleron, profitas de la sekreto kiun li malobservis, ŝtelas plurajn juvelojn kaj, surprizita de vojrabistoj, mortas murdita. Nu, kiu estas la loko kien la mortinsido okazas ? Gajlono ! Gajlono, eta urbo situita sur la vojo kiu kondukas de Havro, de Rueno aŭ de Diepo al Parizo.

Post unu jaro, Ludoviko la XIVa aĉetas terenon kaj konstruas la kastelon de la Nadlo. Kian situon li elektis ? La centron de Francio. Tiel la scivolemuloj estas lokalizataj. Oni ne serĉas en Normandio.

Rueno..., Diepo..., Havro..., la Koŭa triangulo... ĉio estas tie... Sur unu flanko, la maro... sur alia, Sejno,... sur alia, la du valoj kiuj kondukas de Rueno al Diepo.

Ekfulmo lumigis la menson de Botreleo. Tiu spaco de tereno, tiu regiono de la altebenaĵoj kiuj iras de la Sejnaj klifoj al la Manikaj klifoj, ĉiam, preskaŭ ĉiam, estis tie la kampo mem de operacioj kie Lupeno manovris.

Dum dek jaroj, estis ĝuste tiu regiono kiun li regule ekspluatis kvazaŭ li havis sian rifuĝejon en la centro mem de la lando kie la legendo de la Kava Nadlo plej proksime rilatigis.