Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La afero de la barono Kahorn [Vidu : Arseno Lupeno en malliberejo] ? Borde de Sejno, inter Rueno kaj Havro. La afero de Tibermesnil [Vidu : Herloko Ĥolmes alvenas tro malfrue] ? Ĉe la alia fino de la altebenaĵo, inter Rueno kaj Diepo. La domŝteloj de Gruŝeto, de Montinio, de Krasurbo ? Meze de lando de Koŭ. Kien Lupeno iris kiam li estis kaptata kaj ligata en sia kupeo de Petro Onfrej, la murdisto de la strato Lafontano [Vidu : La mistera vojaĝanto] ? Al Rueno. Kie Herloko Ĥolmes, kaptito de Lupeno, estis forkondukita [Vidu : La blonda Sinjorino] ? Apud Havron.

Kaj la tuta aktuala dramo, kio estis la scenejo ? Ambrumesi, sur la vojo de Havro al Diepo.

Rueno, Diepo, Havro, ĉiam la Koŭa triangulo.

Do, antaŭ kelkaj jaroj, Arseno Lupeno, posedanto de la broŝuro kaj konante la kaŝejo kie Maria-Antoneta kaŝis la dokumenton, Arseno Lupeno sukcesis trovi la faman preĝolibron.