Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/271

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Posedanto de la dokumento, li foriris al la kamparo, trovis, kaj loĝis tien, en konkerita lando.

Botreleo komencis militon.

Li foriris kun reala emocio, pensante al tiu sama vojaĝo kiun Lupeno efektivigis, al tiuj samaj esperoj kies li devis tremeti kiam li tiel foriris al la malkovro de la grandega sekreto kiu devis armi lin per tia potenco . Ĉu siaj klopodoj al li, Botreleo, havus la saman venkan rezulton ?

Li piede forlasis Ruenon frumatene, la vizaĝo tre ŝminkata, kaj sia sako surdorse ĉe la pinto de bastono kiel metilernanto kiu ĉirkaŭiris en Francio.

Li rekte iris al Delaneto kie li tagmanĝis. Ĉe la eliro el tiu vilaĝego, li sekvis la Sejnon kaj por tiel diri ne plu forlasis ĝin. Lia instinkto, cetere plifortigita de multaj antaŭsentoj, ĉiam revenigis lin al la sinuaj bordoj de la bela riverego. La kastelo de Kahorn domŝtelita, estas per la Sejno kiun la kolektoj fluis. La Kapelo-Dio forprenita, estas sur la Sejno kiun la malnovaj skulptitaj ŝtonoj estas perŝipitaj. Li imagis kvazaŭ ŝipareto da barĝoj faranta regulan servon de Rueno al Havro