Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ekspedanta artaĵojn kaj la riĉaĵojn de iu regiono por sendi ilin de tie al la lando de miliarduloj.

- Mi estas eksukcesonta !... murmuris la junulo, tremetanta pro la batoj de la vero kiu frapis lin per grandaj sinsekvaj skuoj.

La malsukceso de la unuaj tagoj ne senkuraĝigis lin. Li havis profundan, neŝanceleblan fidon en la praveco de la hipotezo kiu gvidis lin. Aŭdaca, ekscesa, ne gravas ! Ĝi indis la persekutatan malamikon. La hipotezo valoris la mirindegan realaĵon kiu nomiĝis Lupeno. Ĉu, kun tia viro, oni ne devis serĉi ekster la grandega, la troa, la superhoma ? Ĵumieĵo, La Mejlerejo, Sankta Vandrilo, Kodebek Tankarurbo, Kilebof, vilaĝoj tute plenaj de lia memoro ! Kiom ofte li devis kontempli la prestiĝon de iliaj gotikaj sonorilturoj aŭ la mirindaĵo de iliaj vastaj ruinaĵoj !

Sed Havro, la ĉirkaŭaĵoj de Havro altiris Izidoron kiel la lumoj de lumturo.

"La reĝoj de Francio posedas sekretojn kiuj ofte fiksas la sorton de urboj".

Malklaraj paroloj kaj subite, por