Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sankta-Romenon, Okturbon kaj Goneurbon, kaj Kriketon.

Li vespere frapis ĉe la kamparanoj kaj petis al ili la tranoktejon. Post vespermanĝo, ili kune fumis kaj babilis. Kaj li rakontigis de ili rakontojn kiujn ili rakontis inter ili dum longaj vintraj vespertempoj.

Kaj ankoraŭ tiu insida demando :

- Kaj la Nadlo ? La legendo de la Kava Nadlo... ĉu vi ne konas ĝin ?

- Vere, ne... mi ne konas tion...

- Rememoru atente ... iu fabelo de maljuna bonulino... io kie temas pri nadlo ... eble iu ensorĉita nadlo... kion mi scias ?

Nenio. Neniu legendo, neniu memoro. Kaj la morgaŭon, li rekomencis kun ĝojo.

Iam, li pasis tra la beleta vilaĝo de Sankta-Jujn kiu superstaras la maron, kaj malsupreniris inter la kaoso de rokoj kiuj disfalis el la klifo.

Poste li regrimpis sur la plataĵon kaj foriris al la valeto de Brunavalo, al la kabo de Antifero, al la kreketo de Bela-Plaĝo. Li gaje kaj milde paŝis, iom laca, sed tiom feliĉa vivi ! Tiom feliĉa eĉ ke li forgesis Lupenon, kaj la misteron de la Kava Nadlo, kaj Viktoria, kaj Ĥolmes, kaj ke li interesiĝis pri la spektaklo de aĵoj, pri la