Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

blua ĉielo, pri la smeralda marego tute brila pro suno.

Rektaliniaj talusoj, restoj de muroj el brikoj, kie li kredis rekoni la vestiĝojn de iu romia vivmedio, maltrankviligis lin. Poste li videtis ian kasteleton, konstruita laŭ la modelo de malnova fuorto, kun fendetitaj turetoj, altaj gotikaj fenestroj, kaj kiu estis lokigita sur dispecigita promontoro, malebena, ŝtonhava, kaj preskaŭ malligita de la klifo. Iu krado flankita de balustradoj kaj de feraj veproj, defendis la mallarĝan pasejon.

Ne sen peno, Botreleo sukcesis transiri ĝin. Super la ogiva pordo kiun malnova rusta seruro fermis, li legis tiujn ĉi vortojn : Fuorto de Frefoso [Tiu fortikaĵo estis nomita laŭ iu najbara bieno kies ĝi dependis. Ĝia detruo, kiu okazis kelkajn jarojn poste, estis postulita de la militaj aŭtoritatoj, sekve de riveloj raportitaj en ĉi tiu libro]. Li ne provis eniri, kaj turnante dekstren, li alpaŝis, post esti malsuprenirinta malgrandan deklivon, iun padon kiu kuris laŭ eĝo de tero ekipita per ligna apogrelo. Ĉe la finfino, estis groto kun mallargaj proporcioj, formanta kvazaŭ budon ĉe la rokpinto kie ĝi estis fosita, krutega roko falanta en la maron.

Oni apenaŭ kapablis stari en la centro de la groto. Abundoj da skribaĵoj interkruciĝis sur ĝiaj muroj. Iu preskaŭ kvadrata truo borita en la ŝtono mem malfermiĝis lukforme fronte al la tero, ĝuste