gorĝo, kvazaŭ la tuta vero kuŝis en tiu homo, kaj ke li esperis subite preni ĝin al li, eltiri ĝin al li...
La Fraŭlinoj ! Unu el la vortoj, unu el du solaj konataj vortoj de la dokumento !
Iu vento de frenezo ekskuis Botreleon sur liajn krurojn. Kaj tio ŝveliĝis ĉirkaŭ li, blovis kiel impetega burasko kiu venis el la maro, kiu venis el la tero, kiu venis el ĉiuj flankoj kaj vipis lin per bategoj de veraĵo... Li komprenis ! La dokumento aperis al li kun ĝia vera signifo ! La ĉambro de la Fraŭlinoj... Etretat...
"Estas tio... li pensis, la menso invadita de lumo... nur tio povas esti. Sed kiel mi ne divenis ĝin pli antaŭe ?"
Li diris al la paŝtisto, mallaŭte :
- Bone... foriru ... vi povas foriri ... dankon...
La viro, konfuzita, fajfis sian hundon kaj malproksimiĝis.
Ekde sola, Botreleo reeniris al la fuorto. Li jam preskaŭ preterpasis ĝin kiam subite li ĵetiĝis teren kaj restis alpremiĝinta kontraŭ murparto. Kaj li pensis tordante siajn manojn :