Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/285

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Mi frenezas ! Kaj se li vidas min ! Se liaj komplicoj vidas min ! Dum horo, mi iras... mi reiras...

Li ne plu moviĝis. La suno subiris. La nokto iom post iom miksiĝis kun la tago, stompante la silueton de la objektoj.

Tiam, per nepercepteblaj gestetoj, ventraltere, ŝoviĝante, rampante, li antaŭeniris sur unu el la punktoj de la promontoro, ĝis la ekstrema fino de la klifo. Li sukcesis. Per la pinto de liaj etenditaj manoj, li flanken puŝis tufoj da herboj, kaj lia kapo aperis super la abismo.

Antaŭ li, preskaŭ samnivele kun la klifo, marmeze, stariĝis grandega roko, ĝis pli ol okdek metroj alte, kolosa obelisko ekvilibre sur ĝia larĝa bazo el granito kiun oni videtis ĉe akvosupraĵo kaj poste malvastiĝis ĝis la supro, tiel kiel la giganta dento de mara monstro. Blanka kiel la klifo, el griza kaj malpura blanka, la terura monolito estis striita per horizontalaj linioj markitaj de siliko, kaj kie oni vidis la malrapidan laboron de la jarcentoj amasiganta la unujn sur la aliaj, la kalkajn tavolojn kaj tavolojn de rulŝtonoj.

De loko al loko, iu fendeto, iu fendego,