Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

– Mi ne scias tion. Sed mia filino kaj mia nevino diros al vi, tutcerte, ke ili sinsekve vidis du virojn trairi la parkon, kaj ke tiuj ambaŭ homoj portis sufiĉe ampleksajn ĉarĝojn.

– Tiuj fraŭlinoj…

– Tiuj fraŭlinoj revis ? Mi tentiĝus kredi tion, ĉar ekde ĉi tiu mateno, mi penegas pro serĉadoj kaj pro supozoj. Sed estas facile pridemandi al ili.

Oni alvenigis la du kuzinojn en la grandan salonon. Suzana, tute pala kaj ankoraŭ tremanta, apenaŭ kapablis paroli. Rajmonda, pli energia kaj pli vireca, ankaŭ pli bela kun la ora brilo de siaj brunaj okuloj, raportis la noktajn okazaĵojn kaj la rolon kiun ili ludis.

– Tiel, fraŭlino, ke via depozicio estas kategoria ?

– Absolute. La du viroj kiuj trairis la parkon, elportis objektojn.

– Kaj la tria ?

– Li foriris de ĉi tie kun la manoj malplenaj.

– Ĉu vi povus doni al ni lian priskribon ?

– Li ne ĉesis blindumi nin per sia poĉlampo. Maksimume mi diros ke li estas granda kaj ŝajne peza...