Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ĉu tiel estas kiel ŝajnis al vi, fraŭlino ? demandis la juĝisto al Suzana de Jevro.

- Jes... aŭ pli ĝuste ne... elbuĉigis Suzana pensante... mi, mi vidis lin laŭ meza kaj maldika staturo.

S-ro Baptofilo ridetis, alkutimiĝinta al malakordoj de opinio kaj de vidmaniero ĉe la atestantoj de iu sama fakto.

- Do, jen ni en la ĉeesto de, iuflanke, iu individuo, tiu de la salono, kiu estas samtempe granda kaj malgranda, dika kaj maldika kaj, aliflanke, du individuoj, tiuj de la parko, kiujn oni akuzas esti forportinta el tiu ĉi salono objektojn... kiuj ankoraŭ Troviĝas ĉi tie.

S-ro Baptofilo estis juĝisto el la ironiema skolo, kiel li mem diris. Ankaŭ estis juĝisto kiu malŝatis nek la pavumon nek la okazojn montri al la publiko sian lertecon, tiel kiel pruvis la kreskanta nombro de homoj kiuj amasiĝis en la salono. Al la ĵurnalistoj kuniĝis la farmisto kaj sia filo, la ĝardenisto kaj sia edzino, poste la dungitaro de la kastelo, poste la du ŝoforoj kiuj alvenigis la veturilojn de Diepo. Li daŭrigis :

- Necesus ankaŭ akordiĝi kun la maniero per kiu tiu ĉi tria persono malaperis.