Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vi pafis per tiu fusilo, fraŭlino, kaj de tiu ĉi fenestro ?

- Jes, la viro atingis la tomboŝtonon preskaŭ enfositan sub la rubusoj, maldekstre la klostro.

- Sed li restariĝis ?

- Nur duone. Viktoro tuj malsupreniĝis por gardi la pordeton, kaj mi sekvis lin, lasante tie ĉi kiel observanton nian serviston Alberton.

Alberto siavice depoziciis, kaj la juĝisto konkludis :

- Konsekvence, laŭ vi, la vundito ne povis eskapi nek maldekstren, ĉar via kamarado gvatis la pordon, nek dekstren, ĉar vi vidintus lin trairi la gazonon. Do, logike, li nuntempe troviĝas en la relative malvasta spaco kiun ni havas antaŭ la okuloj.

- Tio estas mia konvinko.

- Ĉu estas la via, fraŭlino ?

- Jes.

- Kaj ankaŭ la mia, aldonis Viktoro.

La vicprokuroro ekkriis per mokema tono :

- La enketa kampo estas mallarĝa, sufiĉas daŭrigi la esploradojn komencitajn antaŭ kvar horoj.