Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Eble ni estos pli feliĉaj.

S-ro Baptofilo prenis sur la kamenbreto kaskedon el ledo, ekzamenis ĝin, kaj vokante la ĝendarmaran brigadiston, flanken diris al li :

- Brigadisto, tuj sendu unu el viaj homoj al Diepo, ĉe la ĉapeliston Maigret, kaj ke S-ro Maigret diru al ni, se eblas, al kiu estis vendita ĉi tiun kaskedon.

"La enketa kampo" laŭ la vorto de la substituito, limiĝis en la spaco inkludata inter la kastelo, la dekstra razeno, kaj la angulo formata de la maldekstra muro kaj de la muro kontraŭe al la kastelo; tio estas iu kvarangulo de ĉirkaŭ cent metroj po rando, kie dise aperis la ruinoj de Ambrumesi, la monaĥejo tiom fama dum la mezepoko.

Tuj, en la tretita herbo, oni rimarkis la trairejon de la fuĝanto. En du lokoj, spuroj el nigriĝinta sango, preskaŭ sekigita, estis observitaj. Post la kurbiĝo de la arkado kiu markis la ekstremon de la klostro, estis nenio pli, la konsisto de la grundo, tegita de pinpingloj, ne plu taŭgas por la spuro de iu korpo. Sed tiam, kiel la vundito povintus eviti la rigardojn de la junulino, de Viktoro kaj de Alberto ? Kelkaj veproj kiujn la servistoj kaj la ĝendarmoj