Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senpuneco, la trankvileco kiu ebligas la efektivigon de la planoj.

Sen la Kava Nadlo, Lupeno estas nekomprenebla, estas mito, iu rolulo en romano, sen rilato kun la realeco. Majstro de la sekreto, kaj de kia sekreto ! Li estas viro kiel la aliaj, tutsimple, sed kiu scias supere manipuli la eksterordinaran armilon kies la sorto provizis lin.

Do la Nadlo estas kava, kaj tio estas nediskutebla fakto. Restis scii, kiel ni povis aliri tien.

Tra la maro evidente. Devis esti, marflanken, kelka fendo alirebla per barkoj dum iuj horoj de la tajdo. Sed terflanke ?

Ĝisvespere Botreleo restis pendigita super la abismo, la okuloj fiksitaj al la maso de ombro kiun formis la piramido, kaj pripensante, primeditante per la tuta forto de sia menso.

Poste, li malsupreniris al Etretat, elektis la plej modestan hotelon, vespermanĝis, supreniris en sia ĉambron kaj malfaldis la dokumenton.

Por li nun, precizigi la signifon de ĝi estis nur ludo. Tuj li