Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekvidis ke la tri vokaloj de la vorto Etretat retroviĝis ĉe la unua linio, en sia ordo kaj en la konvenaj intervaloj. Tiu ĉi unua linio konsekvence fariĝis jene :

e . a . a . . e t r e t a t

Kiuj vortoj povis antaŭi Etretat-on ? Sendube vortoj kiuj aplikiĝis al la situo de la Nadlo rilate al la vilaĝo. Nu, la Nadlo staris maldekstren, okcidenten... Li serĉis kaj, rememorante ke la okcidentaj ventoj ĉe la marbordoj nomiĝis ventoj de Avalo kaj ke la pordo ĝuste estis baptita de Avalo, li enskribis :

e n a v a l d'e t r e t a t (= Avale de Etretat)

La dua linio estis tiu de la vorto Fraŭlinoj[1], kaj tuj konstatante antaŭ tiu vorto, la serio de ĉiuj vokaloj kiuj konsistigas la vortojn de "la ĉambro de", li notis la du frazojn :

En Aval d’Étretat.

L a c h a m b r e d e s d e m o i s e l l e s (=La ĉambro de la Fraŭlinoj)

Li klarigis pli malfacile la trian linion, kaj estis nur post esti provhezitinta ke, rememorante la situon, ne for de la ĉambro de la Fraŭlinoj, de la kasteleto konstruita ĉe la loko de la

  1. Vidu noton ĉe la ĉapitron 3.