Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fuorto de Frefoso, li sukcesis tiel reorganizi la dokumenton preskaŭ kompletan :

En Aval d’Étretat.

La chambre des demoiselles

S o u s l e f o r t d e F r e f o s s e (=Sub la fuorto de Frefoso)

Aiguille creuse[1]

Tio, estis la kvar gravaj formuloj, la bazaj kaj ĝeneralaj formuloj. Per ili, oni direktis sin alvale de Etretat, oni eniris en la ĉambron de la Fraŭlinoj, oni pasis laŭ ĉiaj probablecoj sub la fuorto de Frefoso kaj oni alvenis al la Nadlo.

Kiel ? Per la indikoj kaj la mezuroj kiu kuŝis en la kvara linio :

Tio, estis evidente la plej specialaj formuloj destinitaj por la serĉado de la pasejo tra kie oni eniris, kaj de la vojo kiu kondukis al la Nadlo.

Botreleo tuj supozis - kaj sia hipotezo estis la logika konsekvenco de la dokumento - ke se vere estis rekta trairejo inter la tero kaj la obelisko de la Nadlo, la subvojo devis deveni de la ĉambro de la Fraŭlinoj, pasi sub la fuorto de Frefoso, malsupriĝi apike la cent metrojn

  1. Citaĵa eraro: Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj du