Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la krutaĵo, kaj tra tunelo realigita sub la rokoj de la maro, finatingi la kavan Nadlon.

La enirejo al la subpasejo ? Ĉu ne estis la du literoj D kaj F, tiel klare tranĉitaj, kiu indikis ĝin, kiu eble ankaŭ konigis ĝin dank'al kelka sagaca mekanismo ?

La tutan morgaŭan matenon, Izidoro vagadis en Etretat kaj babilis dekstren kaj maldekstren por provi kolekti kelkan utilan informon. Fine, posttagmeze, li supreniris sur la klifo. Alivestinta kiel matroson, li pli rejunigis sin, kaj li aspektis kiel dekdujaraĝa knabo, kun sia kuloto tro mallonga kaj sia ĉemizo de fiŝkaptisto.

Apenaŭ enirinta en la groto, li surgenuiĝis antaŭ la literoj. Iu elreviĝo atendis lin. Vane li batis ilin, puŝis ilin, manipulis ilin en ĉiujn direktojn, ili ne moviĝis. Kaj li sufiĉe rapide ekkomprenis ke ili vere ne povis moviĝi kaj, konsekvence, ke ili regis neniun mekanismon.

Tamen... tamen ili signifis ion ! El la informoj kiujn li kaptis en la vilaĝo, evidentiĝis ke neniu povis iam klarigi ilian ĉeeston, kaj ke ankaŭ la pastro Koĉe, en sia kara libro pri