Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Etretat [La originoj de Etretat. - Finfine, la patro Koĉe ŝajnas konkludi ke la du literoj estas la inicialoj de iu pasanto. La riveloj kiujn ni alportas pruvas la eraron de tia supozo.], vane klini sin super tiu malgranda rebuso. Sed Izidoro sciis kion la normanda arkeologo klerulo nekonis, tio estas, la ĉeesto de la du samaj leteroj sur la dokumento, ĉe la linio de la indikoj. Hazarda koincido ? Neeble. Do ?...

Iu ideo subite venis al li, kaj tiel racia, tiel simpla, ke li ne unu sekundon dubis pri ĝia ĝusteco. Ĉu tiu D kaj tiu F ne estis la komencliteroj de du el la plej gravaj vortoj de la dokumento ? Vortoj kiuj reprezentis - kun la Nadlo - la necesegajn paslokojn de la sekvenda vojo : la ĉambro de la Fraŭlinoj kaj la fuorto de Frefoso. La D de Fraŭlinoj(2), la F de Frefoso, tio estis rilato tro stranga por esti hazardaĵo.

En ĉi tiu kazo, la problemo sin prezentis jene :

la grupo DF reprezentas la rilaton kiu ekzistas inter la ĉambro de la Fraŭlinoj kaj la fuorto de Frefoso; la izolita litero D kiu komencas la linion reprezentas la Fraŭlinoj, tio estas la groto kie necesas unue lokiĝi; kaj la izolita litero F kiu staras en la mezo de la linio, reprezentas Frefoso, tio estas la probabla enirejo de la subpasejo.