Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/296

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Inter ĉi tiuj diversaj signoj, restas du, ia neegala ortangulo markita per streko maldekstren malsupren, kaj la nombro 19, signoj kiuj tutevidente indikas al tiuj kiuj troviĝas en la grotto, la rimedon por enpaŝi sub la fuorton.

La formo de tiu ortangulo incitetis Izidoron. ĉu estus ĉirkaŭ li, sur la muroj aŭ almenaŭ okulvidebla, iu surskribo, io ajn aspektanta kiel ortangulan formon ?

Li longtempe elrigardis, kaj li intencis forlasi tiun bandon, kiam siaj okuloj renkontis la malgrandan aperturon traboritan en la roko kaj kiu estis kiel la dormoĉambra fenestro. Nu la randoj de tiu ĉi aperturo precize desegnis ortangulon malglatan, neegalan, krudan, sed tamen ortangulon, kaj tuj Botreleo rimarkis ke metante ambaŭ piedojn sur la D-on kaj sur la F-on gravuritajn en la grundo - kaj tiel klariĝis la streko kiu estas super la du literoj de la dokumento – oni troviĝi ĝuste ĉe la alteco de la fenestro !

Li stariĝis ĉe tiu loko kaj rigardis. La fenestro estis direktata, ni diris tion, al la firma tero, oni unue vidis la vojeton kiu