ĉiuj ŝarĝitaj de pakaĵoj. Kaj du minutojn poste, iu alia aŭtomobilo muĝis. Tiufoje, li ne trovis forton por reveni al sia posteno kaj li reiris enlitiĝi.
Je lia vekiĝo, la hotelkelnero alportis al li leteron. Li sensigeligis ĝin. Estis la vizitkarto de Ganimard.
- Finfine ! ekkriis Botreleo kiu vere sentis, post tiel malfacila kampanjo, la bezonon de helpo.
Li ĵetegis sin kun etenditaj manoj. Ganimard kaptis ilin, rigardadis lin dum momento kaj diris al li :
- Vi estas energia ulo, mia knabo.
- Ba! li diris, la hazardo servis min.
- Ne estas hazardo kun li, asertis la inspektoro, kiu ankoraŭ parolis solene pri Lupeno kaj sen eldiri lian nomon.
Li eksidiĝis.
- Do ni prenas lin ?
- Kiel ni jam tenis lin pli ol dudek fojojn, Botreleo diris, ridante.
- Jes, sed hodiaŭ...
- Hodiaŭ, fakte, la kazo malsimilas. Ni konas lian rifuĝejon, lian kastelon, tion kio faras, entute, ke Lupeno estas Lupeno. Li povas forkuri. La Nadlo de Etretat ne povas tion.