- Kial vi supozas ke li eskapos ? demandis Ganimard malkvieta.
- Kial vi supozas ke li bezonas eskapi ? Botreleo respondis. Nenio pruvas ke li aktuale estas en la Nadlo. Tiun nokton, dek unu el liaj komplicoj eliris el ĝi. Li eble estis unu el tiuj dek unu.
Ganimard pripensis.
- Vi pravas. La esenco, estas la Kava Nadlo. Pri la cetero, ni esperu ke la sorto favoros nin. Kaj nun, ni babilu.
Li denove uzis sian basan voĉon, sian mienon de konvinkinta estreco, kaj eldiris :
- Mia kara Botreleo, mi havas ordonon konsili al vi, pri tiu ĉi afero, la plej absolutan diskretecon.
- Ordonon de kiu ? Botreleo malserioze elbuŝigis. De la polica prefekto ?
- Pli alta.
- La prezidanto de la Konsilio ?
- Pli alta.
- Per Jovo !
Ganimard mallaŭtigis sian voĉon.
- Botreleo, mi venas de la Elizeo. Oni konsideras tiun aferon kiel ŝtatan sekreton, kun ekstrema seriozeco. Ekzistas seriozaj kialoj por ke oni gardos nekonatan tiun