Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi nevideblan citadelon... kialoj ĉefe strategiaj... Tio povas fariĝi centro de provizado, deponejo de novaj pulvoj, de ĵuse inventitaj pafaĵoj, kion mi scias ? la nekonata armilejo de Francio.

- Sed kiel oni esperas gardi tian sekreton ? Antaŭe, unu sola homo posedis ĝin, la reĝo. Hodiaŭ, ni jam estas kelkaj scii tion, ne menciante la bandon de Lupeno.

- Hej ! Eĉ se ni gajnus nur dek jarojn, nur kvin jarojn de silento ! Tiuj kvin jaroj povas esti la saviĝo...

- Sed, por ekokupi tiun citadelon, tiun estontan armilejon, nepre necesas ataki ĝin, nepre necesas elpeli Lupenon. Kaj ĉio ĉi ne okazas sen bruo.

- Evidente, oni konjektos ion, sed oni ne scios. Kaj fine, ni provu.

- Bone, kio estas via plano ?

- Jen duvorte. Antaŭ ĉio, vi ne estas Izidoro Botreleo, kaj ankoraŭ ne temas pri Arseno Lupeno. Vi estas kaj vi restas knabo de Etretat, kiu gapvagante surprizis individuojn kiuj eliris el subpasejo. Vi supozas, ĉu ne, la ekziston de ŝtuparo kiu traboras la klifon desupre malsupren ?