Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/315

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la celloko. Sur la muroj, murtapiŝoj, sur la planko, tapiŝoj. Du pompaj telerbretoj staris unu vidalvide la alian, ŝarĝitaj de juvelartaĵoj. La malgrandaj fenestroj, realigitaj en la mallarĝaj kaj profundaj fendoj, estis provizitaj per fenestrovitroj.

Meze de la ĉambro, iu tablo riĉe kovrita per tablotuko el punto, kompotujoj de fruktoj kaj de kukoj, ĉampano en karafoj, kaj floroj, amasigo da floroj.

Ĉirkaŭ la tablo, tri manĝilaroj.

Botreleo alproksimiĝis. Sur la buŝtukoj estis kartoj kun la nomoj de la kunmanĝontoj.

Li unue legis : Arseno Lupeno.

Kontraŭe : S-ino Arseno Lupeno.

Li prenis la trian karton kaj ektremegis pro miro. Ĉi tiu surhavis lian nomon : Izidoro Botreleo !