Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/316

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 10
La trezoro de la reĝoj de Francio.

Iu kurteno disiĝis.

- Saluton, mia kara Botreleo, vi iom malfruas. La tagmanĝo estis decidita je tagmezo. Sed nu, pli malpli je kelkaj minutoj... Kio estas do ? Ĉu vi ne rekonas min ? Mi do estas tiom ŝanĝita !

Dum sia lukto kontraŭ Lupeno, Botreleo travivis multajn surprizojn, kaj li ankoraŭ priatendis, je la elnodiĝa horo, sperti multajn aliajn emociojn, sed la ŝoko ĉifoje estis neatendita. Tio ne estis miro, sed stuporo, teruro.

La viro kiun li havis antaŭ li, la viro kiun la tuta kruda forto de la eventoj devigis lin konsideri kiel Arsenon Lupenon, tiu viro estis Valmeras. Valmeras ! la