Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/318

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ha ! murmuris la junulo tamen konfuzita... F-ino de Sankta- Verano.

- Ne, ne, protestis Lupeno, S-ino Arseno Lupeno aŭ pli ĝuste, se vi preferas, S-ino Ludoviko Valmeras, mia laŭleĝa edzino, laŭ la plej striktaj leĝaj formalaĵoj. Kaj dank'al vi, mia kara Botreleo.

Li etendis la manon al ŝi.

- Ĉiujn miajn dankojn... kaj, viaflanke, mi esperas tion, sen rankoroj.

Stranga afero, Botreleo tute ne sentis rankoron. Neniun senton de humiligo. Nenian amarecon. Li suferis tiom forte la grandegan superecon de sia kontraŭulo ke li ne ruĝiĝis esti venkita de li. Li premis la manon kiun oni proponis al li.

- Sinjorino estas servita.

Iu servisto estis surtabliginta pleton plenplenan de nutraĵo.

- Vi pardonos al ni, Botreleo, mia ĉefkuiristo ferias, kaj ni estos devigitaj manĝi malvarme.

Botreleo apenaŭ emis manĝi. Tamen, li altabliĝis mirindege interesita de la konduto de Lupeno. Kion li ekzakte sciis ? Ĉu li konsciis pri la danĝero kiun li riskis ? Ĉu li ne sciis la ĉeeston de Ganimard kaj liaj grupanoj ?