Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/319

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj Lupeno daŭrigis :

- Jes, dank'al vi, mia kara amiko. Certe Rajmonda kaj mi, ni amis unu la alian ekde la unua tago. Perfekte, knabeto mia... la forrabo de Rajmonda, ŝia kaptiteco, ŝercoj, ĉio : ni amis unu la alian... Sed ŝi, ne pli ol mi cetere, kiam ni estis liberaj ami sin reciproke, ni ne sukcesis akcepti ke estiĝas inter ni unu el tiuj nedaŭraj ligoj kiuj estadas laŭ la arbitro de la hazardo. La situacio do estis nesolvebla por Lupeno. Sed ĝi ne estis tia se mi reiĝis la Ludoviko Valmeras kiun mi ne ĉesis esti ekde la tago de mia infanaĝo. Tiam mi ekpensis, ĉar vi ne rezignis kaj ĉar vi trovis tiun kastelon de la Nadlo, profiti de via obstineco.

- Kaj de mia naivegeco.

- Ba ! Kiu ne lasus sin konduki per la nazo ?

- Tiel ke estas sub mia egido, per mia subteno, ke vi sukcesis ?

- Kompreneble ! Kiel oni suspektintus Valmeras esti Lupeno, ĉar Valmeras estis la amiko de Botreleo, kaj ke Valmeras ĵus elliberigis ĉe Lupeno tiun kiun Lupeno amis ? Kaj estis ĉarma. Ho ! La beletaj memoraĵoj ! La ekspedicio al Krozanto ! La bukedoj