de floroj trovitaj : mia kvazaŭa amletero al Rajmonda ! Kaj, pli poste, la prizorgadoj kiun mi, Valmeras, mi devis preni kontraŭ mi, Lupeno, antaŭ mia geedziĝo ! Kaj la vesperon de via prestiĝa bankedo, kiam vi svenetis inter miaj brakoj ! La beletaj memoraĵoj !...
Okazis silenton. Botreleo observis Rajmondan. Ŝi senvorte aŭskultis Lupenon, kaj ŝi rigardis lin per okuloj en kiuj estis amo, pasio, kaj ankaŭ alia afero kiun la junulo ne povintus difini, ia malkvieta embaraso kaj kvazaŭ konfuza malgajo.
Sed Lupeno turnis la okulojn al ŝi kaj ŝi tenere ridetis al li. Trans la tablo, iliaj manoj kuniĝis.
- Kion vi opinias pri mia malgranda instalaĵo, Botreleo ? ekkriis Lupeno... Ŝike, ĉu ne ? Mi ne pretendas ke tiu estas el la lasta komforto... tamen, kelkaj kontentiĝis en ĝi, kaj ne el la plej malfamaj... Rigardu la liston de kelkaj konatuloj kiuj estis la proprietuloj de la Nadlo, kaj kiuj gardis la honoron lasi en ĝi la signon de ilia trapasado.
Sur la muroj, unuj sub la aliaj, tiuj ĉi vortoj estis gravuritaj :