Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/321

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Cezaro. Karolo la granda. Rollo. Vilhelmo la Konkeranto. Rikardo, reĝo de Anglio. Ludoviko la Dekunua. Francisko. Henriko la IVa. Ludoviko la XIVa. Arseno Lupeno.

- Kiu de nun enskribiĝas ? li reparolis. Bedaŭrinde ! la listo estas fermita. De Cezaro al Lupeno, kaj poste jen la tuto. Baldaŭ estos la anonima homamaso kiu venos viziti la strangan citadelon. Kaj diri ke, sen Lupeno, ĉiu ĉi restis por ĉiam nekonata de la homoj. Ha ! Botreleo, la tago kiam mi metis la piedon sur tiu ĉi forlasitan grundon, kiu sento de orgojlo ! Retrovi la perditan sekreton, fariĝis mastro de ĝi, la sola mastro ! Heredanto de tia heredaĵo ! Post tiom da reĝoj, loĝi en la Nadlo !...

Iu gesto de sia edzino interrompis lin. Ŝi ŝajnis tre skuita.

- Bruon, ŝi diris... bruon sube de ni ... vi aŭdas...

- Estas la plaŭdado de la akvo, rebatis Lupeno.

- Sed ne... sed ne... La bruo de la marondoj, mi konas ĝin... estas io alia...

- Kion vi volas ke tio estu, mia kara amikino, diris Lupeno, ridante. Mi invitis nur Botreleon por tagmanĝi.

Kaj, direktante sin al la servisto :

- Ŝaroleo, ĉu vi fermis la pordojn de la ŝtuparoj malantaŭ sinjoro ?