Lupeno mirplene rigardis lin :
- Kio ! Kopioj ! Vi estas freneza ! La kopioj estas en Madrido, kara mia, en Florenco, Venecio, Munkeno, Amsterdamo.
- Do, tio ?
- La originalaj pentraĵoj pacience kolektitaj en ĉiuj muzeoj de Eŭropo, kie mi honeste anstataŭigis ilin per bonegaj kopioj.
- Sed, iun tagon aŭ la alian...
- Iun tagon aŭ la alian, la fraŭdo estos malkovrita ? Nu ! oni trovos mian subskribon sur ĉiu pentraĵo - de malantaŭe - kaj oni scios ke estas mi kiu provizis mian lando per originalaj ĉefverkoj. Finfine, mi faris nur tion kion Napoleono faris en Italio... Ha ! vidu, Botreleo, jen la kvar Rubens-aĵoj de S-ro de Jevro...
La batadoj ne maldaŭrigis en la kavaĵo de la Nadlo.
- Ne plu estas eltenebla ! diris Lupeno. Ni ankoraŭ supreniru.
Iu nova ŝtuparo. Iu nova pordo.
- La ĉambro de murtapiŝoj, anoncis Lupeno.
Ili ne estis pendigitaj sed volvitaj, ŝnurligitaj etikeditaj, kaj cetere miksitaj al pakoj de malnovaj ŝtofoj kiujn Lupeno disfaldis : mirindaj brokaĵoj, admirindaj veluroj,