Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/323

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la daŭro de la civila milito, ankaŭ. Sed ĝia vera destino, estis... kiel mi dirus ? la kiraskesto de la reĝoj de Francio.

La batoj intensiĝis, nun malpli obtuzaj. Ganimard verŝajne rompis la unuan pordon, kaj atakis la duan.

Silento, poste aliaj batadoj ankoraŭ pli proksimaj. Estis la tria pordo. Restis du.

Tra unu el la fenestroj, Botreleo ekvidis la ŝipetojn kiuj ŝipis ĉirkaŭ la Nadlo, kaj ne for, flosante kiel dika nigra fiŝo, la torpedoŝipo.

- Kia bruego ! ekkriis Lupeno, ni ne interkompreniĝas ! Ni supreniru, ĉu vi bonvalas ? Ĉu eble tio interesigos vin viziti la Nadlon.

Ili iris al la supra etaĝo kiu estis protektita, kiel la aliaj, de pordo kiun Lupeno refermis malantaŭ si.

- Mia galerio de pentraĵoj, li diris.

La muroj estis kovritaj per pentraĵoj, kie Botreleo tuj legis la pli famajn subskribojn. Estis la Dipatrino kun la Infano, de Rafaelo, la Portreto de Lukrezia Fede, de Andreo del Sarto ; la Salomea, de Ticiano ; la Dipatrino kaj la Anĝeloj, de Botiĉeli ; aliaj deTintoreto, de Carpaĉio, de Rembrandt, de Velaskes.

- Belaj kopioj ! aprobis Botreleo...