Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/328

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiam deĉerpi ! Kun kiuj hokaj ungoj oni devis skrapi la ŝtonon! Vi vidas, plu nenio...

Li haltis :

- Jes, Botreleo, ion ankoraŭ, la sesan kaŝejon ! Netuŝebla, tiu ĉi... Neniu el ili riskis iam tuŝi ĝin. Estis la lasta elturnaĵo... alivorte ni diru la kandelon por la nokto. Rigardu, Botreleo.

Li klinis sin kaj levis la kovrilon. Iu fera kofreto plenigis la kuvo. Lupeno elpoŝigis ŝlosilon kun malsimplaj gorĝo kaj sulkoj, kaj malŝlosis.

Estis iu blindigo. Ĉiuj juveloj brilegis, ĉiuj koloroj flamegis, la lazuro de safiroj, la fajro de rubenoj, la verdo de smeraldoj, la suno de topazoj.

- Rigardu, rigardu, Botreĉjo. Ili voris la tutan oran monon, la tutan arĝentan monon, ĉiujn eskudojn kaj ĉiujn dukatojn, kaj ĉiujn piŝtolojn, sed la kofro de juveloj estas nedifektita ! Rigardu la muntaĵojn. Ekzistas el ĉiuj epokoj, el ĉiuj jarcentoj, el ĉiuj landoj. La dotoj de reĝinoj estas tie. Ĉiu alportis sian parton, Margareta de Skotlando kaj Ĉarloto de Savojo, Maria de Anglio kaj Katerino de Mediĉoj kaj ĉiuj arkidukinoj de Aŭstrio, Eleonora, Elizabeta, Maria-Teresa, Maria-Antoneta... Rigardu