Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/329

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tiujn perlojn, Botreleo ! Kaj ĉi tiujn diamantojn ! La dikeco de tiuj diamantoj ! Neniu el ili kiu ne estu inda je imperiestrino ! La Reganta diamanto de Francio ne estas pli bela !

Li ekstaris kaj ĵurmaniere etendis la manon :

- Botreleo, vi rakontos al universo ke Lupeno ne prenis eĉ unu el la juveloj kiuj troviĝis en la reĝa kofreto, ne eĉ unu, mi ĵuras tion per mia honoro ! Mi ne rajtis tion. Estis la riĉaĵo de Francio...

Sube, Ganimard rapidigis. Laŭ efekto de la batadoj, estis facile juĝi ke oni atakis la antaŭlastan pordon, tiun kiu donis aliron al la ĉambro de bagatelaĵoj.

- Ni lasu la kofron malfermitan, diris Lupeno, ĉiujn kuvojn ankaŭ, tiujn ĉiujn etajn sepultejojn malplenajn...

Li ĉirkaŭpaŝis tra la ĉambro, ekzamenis kelkajn vitrinojn, kontemplis kelkajn pentraĵojn kaj, promenante pensoplene :

- Kiel estas malĝoje forlasi ĉion ĉi ! Kia korŝiro ! Miajn plej belajn horojn, mi travivis ilin ĉi tie, sole antaŭ tiuj objektoj kiujn mi ŝatis... Kaj miaj okuloj ne plu vidos ilin, kaj miaj manoj ne plu tuŝos ilin.

Estis tia esprimo de laceco sur lia kuntirata vizaĝo ke Botreleo sentis embarasitan kompaton. La doloro, ĉe