Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/330

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu viro, devis atingi pli grandajn proporciojn ol ĉe iu alia, same kiel la ĝojo, same kiel la orgojlo aŭ la humiligo.

Nun, apud la fenestro, la fingro direktita al horizonto, li diris :

- Tio kio ankoraŭ estas pli malĝoja, estas tio, ĉio kiun mi devas forlasi. Ĉu tio estas bela ? La senmezura maro... la ĉielo... dekstre kaj maldekstre la klifoj de Etretat kun ĝiaj tri arkoj, la arko de Almonto, la arko de Avalo, la Manearko... tiom da triumfarkoj por la majstro... Kaj la majstro estis mi ! Reĝo de la aventuro ! Reĝo de la kava Nadlo ! Stranga kaj supernatura reĝlando ! De Cezaro al Lupeno... Kia destino !

Li eksplodis per rido.

- Reĝo de fantasmo ? Kaj kial tio ? Ni tuj diru reĝo de Iveto ! Kia ŝerco ! Reĝo de la mondo, jes, jen la vero ! El tiu ĉi pinto de Nadlo, mi superis la universon, mi tenis ĝin en miaj ungegoj kiel iun predon ! Levu la tiaron de Saitafarnes, Botreleo... Vi vidas tiun ĉi duoblan telefonaparaton... Dekstre, estas la komunikiĝo kun Parizo - speciala lineo. Maldekstre, kun Londono, speciala lineo. Tra Londono, mi atingas Amerikon, Azion, Aŭstralio ! En ĉiuj ĉi landoj, kontorojn, agentoj de