Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/331

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vendo, varbistoj. Estas la internacia ŝakrado. Estas la granda negoco de artaĵo kaj antikvaĵo, la foiro de la mondo. Ha ! Botreleo, estas momentoj kiam mia potenco turnas mian kapon. Mi estas ebria pro potenco kaj pro aŭtoritato...

Malsupren la pordo cedis. Oni aŭdis Ganimardon kaj liaj grupanojn kiuj kuris kaj serĉis... Post momento, Lupeno mallaŭte reparolis :

- Kaj jen, estas finata... Iu knabineto pasis, kiu havas blondan hararon, belajn, malĝojajn okulojn kaj honestan animon, jes, honestan, kaj estas finita... Mi mem detruas la eksterordinaran konstruon... la tuta cetero ŝajnas al mi absurda kaj infana... estas nur ŝiaj haroj kiuj gravas... ŝiaj malĝojaj okuloj... kaj ŝia honesta animeto.

La viroj grimpis la ŝtuparon. Iu bato skuegis la pordon, la lastan... Lupeno subite kaptis la brakon de la junulo.

- Ĉu vi komprenas, Botreleo, kial mi lasis al vi plenpermeson, dum tiom da fojoj, ekde semajnoj, mi povintus dispremi vin ? Ĉu vi komprenas ke vi sukcesis atingi ĝis ĉi tie ? Ĉu vi komprenas ke mi liveris al ĉiu