estis kvietaj, atentemaj, preskaŭ scivolemaj, kvazaŭ, en la terura danĝero kiu minacis lin, li interesiĝis nur pri la morala problemo kiu premis la junulon. Ĉu Izidoro decidiĝus doni la lastan frapon al la venkita malamiko ?... La pordo krakis de supre malsupren.
- Kun mi, Botreleo, ni tenas lin, kolerkriis Ganimard.
Izidoro levis sian revolveron.
Tio kio okazis estis tiom rapida ke li konsciis tion, por tiel diri, nur poste. Li vidis Lupenon kliniĝi, kuri laŭlonge de la muro, flugtuŝi la pordon, sub la armilo mem kiun vane Ganimard svingis, kaj li, Botreleo, subite sentis sin ĵetita teren, tuj reprenita, kaj levita per nevenkebla forto.
Lupeno tenis lin en la aero, kiel vivan ŝildon, malantaŭ kiu li kaŝis sin.
- Dek kontraŭ unu,ke mi eskapos, Ganimard ! Kun Lupeno, vi vidas, ĉiam estas elturnaĵo...
Li estis rapide dorsenirinta al la triptiko. Tenante Botreleon kontraŭ sia brusto per iu mano, per la alia li liberigis la elfuĝejon kaj refermis la pordeton. Li estis savinta...