Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/337

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj ŝtuparo prezentiĝis al ili, kiu abrupte malsupreniris.

- Nu, diris Lupeno, pelante Botreleon antaŭ li, la terarmeo estas venkobatata... ni prizorgu pri la franca ŝiparo. Post Vaterlo, Trafalgaro... Vi ricevas pli ol vi pagis, ĉu ne, knabo !... Ha ! Kiel estas ridiga, jen nun ili frapas la triptikon... Tro malfrue, infanoj... Sed antaŭeniru do, Botreleo...

La ŝtuparo, ĉizita en la rokmuron de la Nadlo, en ĝia ŝelo mem, disvolviĝis ĉirkaŭ la piramido, ĉirkaŭante ĝin kiel la spiralo de iu tobogano.

Unu rapidiganta la alian, ili rulfalis la ŝtupojn duope, triope. De loko al loko, iu eklumo ŝprucis tra fendo kaj Botreleo kunprenis la vidadon de la fiŝŝipetoj kiuj boardis je kelkdek metroj, kaj de la nigra torpedoŝipo...

Ili malsupreniris, ili malsupreniris, Izidoro silenta, Lupeno ĉiam gestema.

- Mi ja volus scii kion faras Ganimard ? Ĉu li malsuprenkuras la aliajn ŝtuparojn por bari al mi la eniron de la tunelo ? Ne, li ne estas tiom stulta... Li estus lasinta tie kvar virojn... kaj kvar viroj sufiĉas.