Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/338

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li haltis.

- Aŭskultu... ili krias tie supren... estas tio, ili estus malfermintaj la fenestron kaj ili alvokas sian ŝiparon... Rigardu, oni klopodas sur la ŝipetojn... oni interŝanĝas signalojn... la torpedoŝipo moviĝas... Brava torpedoŝipo ! Mi rekonas vin, vi devenas de Havro... Kanonistoj, al viaj postenoj... Ha, jen la ŝipestro... Saluton, Duge-Truino.

Li pasis sian brakon tra la fenestro kaj svingis sian naztukon. Poste li denove iris sian vojon.

- La malamika ŝiparo energie remas, li diris. La alborda atako estas tuj venonta. Dio kiel mi amuziĝas !

Ili perceptis voĉbruojn sub ili. Tiumomente, ili proksimiĝis al la marnivelo, kaj ili elpaŝis preskaŭ tuj en vasta groto kie du lanternoj iris kaj reiris en la mallumo. Iu ombro ekaperis kaj iu virino ĵetiĝis ĉe la kolon de Lupeno !

- Rapide ! Rapide ! Mi estis malkvieta !... Kion vi faris ?... Sed vi ne estas sola ?...

Lupeno trankviligis ŝin.

- Estas nia amiko Botreleo... Imagu vin ke nia amiko Botreleo havis pro delikateco... sed mi rakontos tion al vi... Ni ne havas