Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/340

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Do vi demandas al vi ĉu via devo ne estas resti flanke de Ganimard, justico, socio, moralo, anstataŭ iri flanke de Lupeno, honto, malnoblaĵo, malhonoro ?

- Ĝuste.

- Bedaŭrinde, knabo mia, vi ne havas elekton... Nune, nepras ke oni kredu nin ambaŭ mortintajn... kaj ke oni donas al mi la pacon kiun oni ŝuldas al estontan honestulon. Pli poste, kiam mi redonos al vi vian liberecon, vi parolos laŭ via volo... Mi havos nenion por timi.

Laŭ la maniero kiun Lupeno ĉirkaŭprenis lian brakon, Botreleo sentis ke ia ajn kontraŭstaro estis senutila. Kaj eĉ, kial rezisti ? Ĉu li ne rajtis cedi antaŭ la nerezistebla simpatio kiun tamen tiu viro inspiris al li ? Tiu ĉi sento estis tiel klara en li ke li emis diri al Lupeno :

"Aŭskultu, vi kuras iun alian pli gravan danĝeron : Ĥolmes estas en viaj spuroj..."

- Nu, venu, diris al li Lupeno, antaŭ ol li decidiĝis paroli.

Li obeis kaj lasis sin gvidi ĝis la boato kies la formo ŝajnis al li stranga kaj la aspekto tute neatendita.